LA TESTAMENTO

 

Post la mort' min enterigu

en patrujo kata,

meze de la stepo vasta

sur tumul' miljara.

Tiam Dnipron krutabordan,

la kampojn fekundajn

povus vidi mi kaj aŭdi

ondojn dum inundoj.

Kiam pelos el Ukrajno

for en bluan maron

Dnipro sangon malamikan,

kampojn kaj montaron

ĉion-ĉion mi forlasos

kaj flugos al Dio

arde preĝi ... Sed ĝis tiam

mi ne konas Dion.

Enterigu, vin kunligu,

la ĉenojn disŝiru,

bonvenigu la liberon

al bataloj iru.

Kaj en granda familio,

nova kaj libera,

ne forgesu rememori

min per vort sincera.

 

переклала Надія Андріанова-Гордієнко

 

Хостинг от uCoz